La Akademio de Esperanto faris diversajn rekomendojn pri landnomoj en Esperanto. Tiuj decidoj celas helpi al pli unueca uzado. Cxi tie aperas la esencaj tekstoj en la Studado pri landnomoj, kiu estis publikigita en Aktoj de la Akademio, III, 1975 - 1991 (Oficiala Bulteno de la Akademio de Esperanto, n-ro 11), kaj ankaux parto de la Oka Oficiala Aldono al la Universala Vortaro.
Legeblas cxi tie ankaux nova decido pri "Koreo" kaj "Egipto".
Atentu, ke en la Listo de Normaj Landonomoj estas pluraj neaktualajxoj pro sxangxoj geografiaj kaj politikaj en la mondo.
Kiam la landnomaj decidoj estis unue publikigitaj, okazis kelkaj bedauxrindaj miskomprenoj pro puraj mislegoj de la teksto. Por pli bona kompreno atentu la enkondukan tekston pri toleremo kaj la enkondukan tekston de la Listo de Normaj Landnomoj.