Naskigxdato: 1949-11-08
Paul Gubbins, brito, studis lingvojn kaj doktorigxis pri germana literaturo cxe Queen's University, Kanado. Li trejnigxis kiel jxurnalisto sed dum multaj jaroj instruis la germanan cxe universitato en nord-okcidenta Anglujo. Nuntempe li instruas jxurnalismon cxe Staffordshire University, Anglujo.
Cxefaj esperantaj verkoj: Kunvojagxu! (lernolibro: 1993; repr. 2006); Konto de l' vivo (teatrajxoj: 1998); Pasporto al la tuta mondo (vidbendo-dramo kaj instruilo: 1998-2005); Heksakloro unu komo tri (teatrajxo: 2005); La Verda Ranaro prezentas ... (teatrajxoj: 2006); Zam- Zam- Zamenhof (teatrajxo: 2006). Artikoloj pri E-literaturo aperis i.a. en Fonto; recenzoj i.a. en la revuo Esperanto.
Li redaktas la revuon de Esperanto-Asocio de Britio, La Brita Esperantisto, kaj kunredaktas la sendependan magazinon Monato. Li estas plurfoje premiita en la belarta konkurso LIRO (brancxo “originala prozo”) kaj en la Belartaj Konkursoj de UEA (cxefe en la brancxo “teatro”). Li nun membras en la jugxkomisiono de la BK-oj. Li respondecas pri stagxoj kaj seminarioj en Barlaston, Britujo, kaj instruis cxe la Nord-Amerika Somera Kursaro en Vermonto kaj Kalifornio.
Ekster Esperantujo li interesigxas pri katoj, fervojoj, muziko (klarnet-, saksofon- kaj bekflut-ludado; ankaux la operoj de Gilbert kaj Sullivan), teatro kaj dormado.