Anna LĂ–WENSTEIN naskigxis en Britujo en 1951. Sxi laboris en la Centra Oficejo de UEA 1977-1981, kie sxi redaktis la Jarlibron de UEA en 1981. Sxi igxis membro de la Virina Komisiono de UEA en 1979. Sxi estis fondinto kaj redaktoro de la revuo Sekso kaj egaleco 1979-1988, redaktoro de la facila parto de Kontakto (kaj krome verkinto de la listo de 1000 morfemoj uzataj en la facila parto) 1983-6. Sxia plej konata verko estas La Sxtona Urbo, historia romano, kiu aperis kaj en la angla kaj en Esperanto en 1999. En 2006 sxi tradukis en Esperanton la humuran libron Ksenofobia gvidlibro al la italoj, kaj en 2007 sxi redaktis la libreton Rusoj logxas en Rusujo kun kontribuoj de 17 esperantistoj pri landonomoj en Esperanto.